Traven | La trezoro de la Sierra Madre | E-Book | www.sack.de
E-Book

E-Book, Esperanto, Deutsch, 316 Seiten

Traven La trezoro de la Sierra Madre


1. Auflage 2022
ISBN: 978-3-7568-2630-8
Verlag: BoD - Books on Demand
Format: EPUB
Kopierschutz: 6 - ePub Watermark

E-Book, Esperanto, Deutsch, 316 Seiten

ISBN: 978-3-7568-2630-8
Verlag: BoD - Books on Demand
Format: EPUB
Kopierschutz: 6 - ePub Watermark



Meksiko, 1925: La usonano Dobbs surbordighis en Tampiko, oriente de Meksiko. Chi tie trovighas unu el la plej grandaj naftohavenoj de la mondo. Dobbs, ne trovante laboron, almozpetas bonstatulojn. En la trivita tranoktejo Oso Negro li konatighas kun la samlandano Kurtin, kiu spertas similan. Entreprenisto ofertas Dobbson, okupi lin che la starigo de drilkampadejo. Dobbs konsentas, kaj Kurtin farighas lia laborkamarado. Sed la entreprenisto Mccormick ne pagas la salajron kaj malaperas. Ili trovas lin, sed la trompitoj ricvas nur helpe de siaj pugnoj la nepagitan salajron. En dormhalo de la Oso Negro ili auskultas, kiel la maljuna orfosisto Howard rakontas pri orovejno kaj mencias la detruigajn sekvojn de la oravido. Por Dobbs kaj Kurtin estas rapide evidenta, kiel ili volas uzi la monon de Mccormick kaj la loterian premion de Dobbs. Ili serchos oron. Ili petas la maljunan Howard partopreni, char li estas autentika orfosisto. Ilia celo estas la montarregiono Sierra Madre en la federacia shtato Durango, Tie Dobbs, Curtin kaj Howard havigas al si azenojn, provizojn kaj ekipajhon kaj komencas grimpis supren en la montojn. Howard chiam avancas, kaj la du pli junaj kamaradoj estas baldau lacigitaj. En tiu momento, kiam Dobbs kaj Kurtin volas returnighi, klarigas Howard al la flavbekuloj, ke ili ghuste staras sur orricha sablo. Ili fosas galerion, konstruas orlavejon kaj komencas la lavadon. Howard pravis, la orvejno entenas sufiche da oro. Post kelkaj monatoj de sukcesa dura, sed nelegala laboro, levighas avido kaj misfido che la pli junaj fosistoj, antau chio che Dobbs. Ili kashas siajn oropartojn. Kvankam Kurtin savas la vivon de Dobbs en la galerio, la misfido de Dobbs komencas shanghighi en persekutfrenezon. Sed tiam aperas subite Lacaud, stranga fremdulo, kaj tuj poste sieghas ilin fughintaj trajnrabistoj. Sed en la lasta momento forpelas policaj kavalerianoj de la Guardia Civil la banditojn kaj arestas ilin. La triopo chesigas la orfosadon, forlasas la minon kaj volas migri kun siaj trezoroj en la urbon. Sed tiam aperas indighenoj, kiuj nepre bezonas Howardon kiel kuraciston. La du aliaj transprenas liajn orsaketojn kiel konfidatoj. Sed dum la remarsho sur ripozejo pafas Dobbs post kverelo dufoje al Kurtin, sed tiu transvivas. Dobbson mortigas iom poste vojembuskantoj, kiuj imagas la orsaketojn en la feloj de la azenoj simpla sablo, tial ili elshutas la saketojn, kiujn forblovas uragano, tiel, ke la oro fine ne plu troveblas. (HGK)

B. Traven naskighis je la 28-a de februaro 1882 en Schwiebus kaj mortis je la 26-a de marto en la jaro 1969 en Meksikurbo, li estis germana verkisto kaj liaj verkoj estas parte filmigitaj, ekzemple "La Mortula Shipo" kaj "La Trezoro de la Sierra Madre". Lau ghisnunaj ekkonoj de la literaturscienco, B.Traven estis la germana metaltornisto kaj sindikata sekretario Otto Feige. La autentika nomo, la naskighdato, la naskighloko kaj multaj detaloj el la vivo de B.Traven estis dum longa tempo tre kontraue diskutataj de la literatursciencistoj, kaj multaj detaloj el lia vivo ankorau nun estas tute nekonataj. Jam dum pli longa tempo estas konata, ke B.Traven estis identa kun la teatra aktoro kaj anarkiisto Ret Marut, kiu fughis en la jaro 1924 al Meksiko. Pro la esploroj de la BBC-reportero Will Wyatt en la jaro 1974 kaj la sekvaj esploroj de Jan-Christoph Hauschild en la jaro 2012 estas pruvita, ke B.Traven kaj Ret Marut estas pseudonomoj de metaltornisto kaj sindikata sekretario, kiu devenis el Schwiebus, el la tiama prusa provinco Brandenburgo, nun Swiebodzin, en Pollando. Traven estas verkisto de dek du romanoj, de vojaghraporto kaj de multaj rakontoj, en kiuj interligighas la genro de ironie sarkasme verkita aventurliteraturo kun kontraukapitalista sinteno, kiu koncize priskribeblas kiel anarki-komunisma. Al la plej konataj verkoj de B.Traven apartenas la romanoj "La Mortula Shipo"(1926), "La trezoro de la Sierra Madre" (1927) kaj la tielnomata mahagonciklo el serio de ses romanoj (1930-1939), kies enhavo estas ligita kun la tempoj antau kaj dum la meksika revolucio. La verkoj de Traven jam antau la mondomilito II estis sukcesaj kaj restis tio ankau poste. Liaj verkoj estas tradukitaj en 24 lingvojn, interalie ankau grandamplekse en Esperanton. La taksita eldonita kvanto de liaj verkoj estas pli ol 30 milionoj.
Traven La trezoro de la Sierra Madre jetzt bestellen!

Autoren/Hrsg.


Weitere Infos & Material


01

La benko, sur kiu sidis Dobbs, lauordis neniel. Unu el la latoj elrompigis, kaj dua lato kurbigis malsupren, tial oni sufice rajtigite povis rigardi la sidadon sur gi puno. Cu li meritas la punon au cu oni maljuste krocis la kondamnon al li, kiel la plej multaj kondamnoj, kiujn oni krocas al iu, pri tio Dobbs en tiu momento guste ne pensadis. Ke li sidas maloportune, li versajne rimarkus nur tiukaze, se iu demandus lin, cu li sidas oportune sur la benko. La pensoj, kiuj okupis la viron Dobbs, estis la samaj, kiuj okupas tiom da homoj. Estis la demando: Kiel mi povas enspezi monon? Se oni jam havas iom da mono, estas pli simple enspezi monon, car oni povas investi ion. Sed, se oni posedas nenion, estas malfacile kontentige solvi tiun aferon.

Dobbs havis nenion. Oni povas trankvile diri, ke li havis malpli ol nenion, car li havis ec ne tutan kompletan vestaron, kiu en limigitaj cirkonstancoj povas esti rigardata modesta komenca kapitalo.

Sed kiu volas labori, tiu trovas laboron. Oni nur guste ne iru al tiu, kiu diras tiun frazon; car li ne havas laboron je disdono kaj ankau neniun povus nomi, kiu sercas laboriston. Tial li ja uzas tiun ci frazon, por pruvi kiel malmulte li komprenas la mondon.

Dobbs estus tirinta carojn kun stonoj, se li estus trovinta tian laboron. Sed ec tian laboron li ne ricevis, car ceestis tro multaj, kiuj atendis pro tiu laboro, kaj car la indigenoj havas ciam pli da bonsancoj ricevi gin ol fremdulo.

Ce angulo de la supurigisto havis sian altan ferosegon. La ceteraj supurigistoj, kiuj ne povis pagi segon, kuradis kun siaj kestetoj kaj klapbenketoj kiel negomusteloj cirkau la kaj lasis nemolestata neniun, kies suoj ne estis puraj kiel spegulo. Egale, cu li sidis sur unu el la multnombraj benkoj au cu li promenis, oni ciam molestis lin. Do, ec la supurigistoj ne facile trovis laboron, kaj kontraue al Dobbs ili estis kapitalistoj, car ili havis ekipajon, kiu kostis almenau tri pesojn.

Ec se Dobbs havus la tri pesojn, supurigisto li ne povus farigi. Ne ci tie inter la indigenoj. Blankulo ankorau neniam provis purigi suojn surstrate. Ci tie ne. La blankulo, kiu en cifonoj kaj gismorte malsata sidas sur benko de la , la blankulo, kiu almozpetas aliajn, la blankulo, kiu faras rompstelon, ne estas malestimata de la ceteraj blankuloj. Sed, se li purigas botojn surstrate au almozpetas ce indigenoj au portadus glaciakvon en siteloj kaj vendus gin, li sinkus kiel neestimato profunde sub la plej kotan indigenon kaj tamen mortus pro malsato. Car neniu blankulo akceptus lian laboron, kaj la neblankuloj rigardus lin nedeca konkuranto.

Sur altan fersegon ce la angulo sidigis sinjoro en blanka kostumo kaj la purigisto ekpoluris liajn brunajn suojn. Dobbs ekstaris, li lante promenis transen al la sego kaj diris kelkajn flustritajn vortojn al la sinjoro. La sinjoro apenau rigardis supren, metis manon en pantalonposon, eligis peson kaj donis gin al Dobbs.

Momenton staris Dobbs tute perpleksa, tiam li reiris al la benko. Li kalkulis ricevi nenion au eble dek centavojn. Li tenis la manon en la poso kaj karesis la peson. Kion havigi por gi? Tag- kaj vespermangon au du tagmangojn au dek pakajojn da cigaredoj de la marko , au kvinfoje glason da laktokafo kun , kiu estas kutima bulko.

Post certa tempo li forlasis la benkon kaj migris sur kelkaj stratoj malsupren al la hotelo .

La hotelo fakte estis nur , logdomo. En la antaua fronto trovigis je unu flanko la magazeno kun suoj, cemizoj, sapo, sinjorinaj subvestoj kaj muzikiloj; je la alia flanko estis magazeno kun dratmatracoj, faldeblaj kussegoj kaj fotografaj aparatoj. Inter tiuj du magazenoj trovigis la larga domtrairejo, kiu kondukis al la korto. En la korto trovigis la disfalemaj kaj putrantaj lignobarakoj, kiuj formis la hotelon. Ciuj ci barakoj havis malgrandajn, malvastajn mornajn senfenestrajn cambretojn. En ciu cambreto staris kvar gis ok litoj. Sur ciu lito kusis malpura kuseno kaj malnova trivita lankovrilo. Lumo kaj aero por la cambroj envenis tra la pordoj, kiuj ciam estis malfermitaj. Spite tion la cambroj ciam estis mucidaj, car ili ciuj trovigis sur la ebena tero kaj tial la sunradioj povis enpenetri nur iom en ciun cambreton. Ankau aertrablovo ne ekzistis, car la aero en la korto estis senventa. Tiun aeron la klozetoj, kiuj ne havis gargarilojn, ankorau pli malbonigis. Krome brulis meze de la korto tage kaj nokte ligna fajro, sur kiu staris grandaj ladokonservujoj, en kiuj oni kuiris lavajojn, car en la hotelo trovigis ankau la lavejo de cino.

Maldekstre en la domtrairejo, antau ol oni venis en la korton, estis cambreto, en kiu sidis la domvartisto. Dua cambro, tuj apud tiu akceptejo, estis gis supre fermita per dratreto. Ci tie kusis konservataj sur la bretaroj la kofroj, kestoj, paketoj kaj kartonujoj de la hotelgastoj. Jen kusis kofroj de homoj, kiuj eble nur nokton dormis ci tie; car kelkaj de la kofroj kaj kestoj estis kovritaj per multe da polvo. La mono, kiun la gasto havis, suficis nur por nokto. Je la sekva mateno la viro dormis ie ekstere kaj ankau la sekvajn noktojn. Iutage li tiam revenis, prenis cemizon au pantalonon au iun alian uzajon el la kofro, fermis gin kaj redonis gin por plukonservado. Kaj iutage la viro tiam ekvojagis. Car li ne havis monon por trajno au sipo, li devis migri perpiede kaj ce tio genus lin lia kofro. Nun la viro eble estis en Brazilo au antaulonge mortis je soifo en dezerto au li mortis sur gangala vojo pro malsato au estis mortbatita.

Post jaro, kiam la konservejo por la kofroj estis plena, tiel ke ne plu enmeteblis la ajoj de la novaj alvenintoj, la hotelposedanto komencadis reordigadon. Je la ajoj trovigis kelkfoje notfolieto kun la nomo de la posedanto de la kesto au de la kartonujo. Okazis, ke la viro forgesis la nomon, kiun li donis tiam, kaj car li sangis intertempe sian nomon, li nun ne povis repostuli sian kofron, car li ne povis rememori pri sia tiama nomo. Li certe povis priskribi la kofron. Jen la domvartisto demandis pro la nomo, kaj car la nomo ne estis identa kun la folieto pikita per pinglo sur la kofron, la kofro ne estis redonita al li.

Ofte la notfolieto kun la nomo defalis. Kelkfoje gi estis markita nur per kreto, kiu forvisigis. Foje la domvartisto pro hasto forgesis demandi pri la nomo kaj skribis nur la litonombron per blua krajono sur la kartonujon. Sed la litonombron la posedanto de kartonujo neniam sciis, kaj se li estus sciinta gin, li apenau retenus gin en sia memoro. Dato estis donita neniam.

Estis do neniam konstatebla, kiom longe kusis kesto au kofro ci tie en la konservejo. La dauro de la konservotempo estis prijugata lau la alto de la polvotavolo, kiu trovigas sur la ajoj. Kaj lau tiu ci alto la hotelposedanto povis diri tre precize, kiom da semajnoj jam kusadis certa kofro au certa sukersako tie. La konservado kostis neniom. Sed, se la cambro farigis tro plenstopita, oni elprenis la ajojn, kiuj montris la plej altan polvotavolon. La posedanto trasercis la enhavon kaj ordigis gin. Plej ofte estis cifonoj. Okazis malofte, ke oni trovis iun valorplenan ajon en kofro; car tiu, kiu havas ankorau valorajojn, ne tranoktas en , au li pasigis tie nur unu nokton. Tiujn cifonojn la hotelbaraka posedanto donacis tiam al cifonitaj hotelgastoj, kiuj almozpetis pri ili, au al aliaj cifonitaj homoj guste preterirantaj. Estas ja en la mondo tiel, ke neniu pantalono povas esti tiom cifonita, neniu cemizo tiom trivita, neniu boto tiom tratretita, ke ne trovigas iu, kiu rigardas tiun pantalon au tiun cemizon ankorau tre bona; car neniu homo surtere povas esti tiom povra, ke alia ne supozus sin ec pli povra.

Dobbs ne havis kofron, kiun li povus doni por konservado, ec ne kartonujon au papersakon. Li ne sciis, kion meti en gin; car cio, kion li posedis, li portis en siaj pantalonaj posoj. Jakon li ne plu havis jam dum monatoj.

Li eniris en la cambreton de la domvartisto. Tiu cambro en la antauvando, kiu trovigis en la cefa enirejo, efektive havis gicetan breton, sed neniu uzis gin, ec ne la domvartisto mem. Sur tiu ci giceta breto, proksime antau la sovebla fenestro, staris akvobotelo kaj kruceto el fajenco. Tio estis la komuna akvobotelo por ciuj hotelgastoj. En la dormocambroj mem ne estis akvo kaj ne akvobotelo. Tiu, kiu estis soifa, devis iri al la ci-tiea giceta fenestro por trinki. Kelkaj spertaj gastoj, precipe tiuj, kiuj nokte ofte eksoifis, kunprenis...



Ihre Fragen, Wünsche oder Anmerkungen
Vorname*
Nachname*
Ihre E-Mail-Adresse*
Kundennr.
Ihre Nachricht*
Lediglich mit * gekennzeichnete Felder sind Pflichtfelder.
Wenn Sie die im Kontaktformular eingegebenen Daten durch Klick auf den nachfolgenden Button übersenden, erklären Sie sich damit einverstanden, dass wir Ihr Angaben für die Beantwortung Ihrer Anfrage verwenden. Selbstverständlich werden Ihre Daten vertraulich behandelt und nicht an Dritte weitergegeben. Sie können der Verwendung Ihrer Daten jederzeit widersprechen. Das Datenhandling bei Sack Fachmedien erklären wir Ihnen in unserer Datenschutzerklärung.